Package: base-files Description-md5: ccc7d4700eb56c8b814b1f4a8b9a556f Description-eo: Diversaj dosieroj por la Debiana baza sistemo Ĉi tiu pakaĵo enhavas la bazan dosiersisteman hierarkion de Debiana sistemo, kaj plurajn gravajn diversajn dosierojn, ekzemple /etc/debian_version, /etc/host.conf, /etc/issue, /etc/motd, /etc/profile, /etc/nsswitch.conf, kaj aliajn, kaj la tekston de pluraj permesiloj ordinare uzataj ĉe Debianaj sistemoj. Package: debianutils Description-md5: 4240a3c77b938d2b0bc5f0fd38884212 Description-eo: Diversaj ilprogramoj propraj al Debiano Ĉi tiu pakaĵo provizas nombron da malgrandaj ilprogramoj, kiuj estas uzataj ĉefe de la instalaj skriptoj de Debianaj pakaĵoj, kvankam vi rajtas rekte uzi ilin. . La apartaj ilprogramoj inkluzivataj estas: installkernel mkboot mktemp run-parts savelog sensible-browser sensible-editor sensible-pager tempfile which. Package: findutils Description-md5: 14f53d698fc1edc8e5e4690b210ef174 Description-eo: Utilaĵoj por trovi dosierojn--find, xargs, kaj locate Ĉi tiuj utilaĵoj trovas dosierojn, kiuj plenumas specifitajn kriteriojn; ili ankaŭ faras diversajn agojn al la trovitaj dosieroj. Package: initscripts Description-md5: 74a75c19147cdd53e17109292484767e Description-eo: Normaj skriptoj bezonataj por startigi kaj haltigi la sistemon Ĉi tiuj skriptoj estas intencitaj por normaj Debianaj GNU/Linuksaj instalaĵoj. Package: procps Description-md5: ce3ce1cb78ce0f5fba3dc009931ee8c8 Description-eo: Utilaĵoj por la dosiersistemo /proc Jen utilaĵoj por paŝtiĝi la dosiersistemon /proc, kiu estas ne vera dosiersistemo, sed maniero per kiu la kerno provizas informojn pri la statoj de eroj en ĝia procezotabelo (ekz. rulanta, haltigita aŭ 'zombia' ['sorĉita']). Proviziĝas kaj komand-liniaj kaj tutekranaj utilaĵoj. Necesas ncurses por la tutekranaj utilaĵoj. Pluaj informoj estas troveblaj ĉe la TTT-ejo por procps, http://procps.sf.net/ Package: sysv-rc Description-md5: 515553e9a984ffd3218991ba23797ef5 Description-eo: Norma startiga meĥanismo uzanta simbolajn ligilojn en /etc/rc?.d Ĉi tiu pakaĵo provizas subtenon por la kvazaŭ-Sistemo-V-a metodo de startigado, haltigado kaj rulnivel-ŝanĝado. Oni konfiguras ĝin per simbolaj ligiloj en la dosierujoj /etc/rc?.d.